Arto

Verso de  Tatjana Muĥamedŝina
        GRIZA KANTO

Vivu la grizo de grizaj ĉemizoj,
Griz' de l' ornatoj kaj griz' de
valizoj,
Griza enuo de l' griza pejzaĝo,
Griza rideto sur griza vizaĝo,
Ombro de l' sombro kaj ombro de
l' lumo
Grizu la grizo, griziĝu,
grizumu!
Grizo la grizon malbenu
freneze,
Grizo la grizon honoru pompeze,
Grize kunmetu la vortojn
grizetaj,
Versoj ekestos frazet' post
frazeto.
Griz' ne odoras, la griz ne
adoras,
Griz' ne koloras, do, grizo -
valoras!
Poste ni pensu, ĉu tro improvize.
Venis la ŝimo - infano de grizo.

1999